Unue kiel Tragedio, Poste kiel Farso - Analizo pri la Ideologio de la Fondaĵo
rating: +1+x
blank.png





Ĉi tiu eseo estis publikigita en [Insert Name Here] (sic), neprofesia gazeto eldonita de filio de ĈNMA. La gazeto temas pri la politik-filozofia analizo rilate al paranormalaj temoj. La gazeto ne havas postulojn pri la aranĝo de citaĵoj.

Unue kiel Tragedio, Poste kiel Farso - Analizo pri la Ideologio de la Fondaĵo

Zihao Huang
Ili ne scias tion, sed ili faras tion. – La Kapitalo


Enkonduko

Sendepende de kiel la estroj de la Fondaĵo sin promocias, antaŭ la okuloj de la publiko, la Fondaĵo estas “kontraŭanomalia” organizo, kies misio estas “protekti la homaron”. Ekde la ekspono de la Fondaĵo, estis multe da disputo pri la maniero kiel la Fondaĵo kaj la GOK funkcias - iuj paranormalaj protektaj grupoj konsideras la Fondaĵon malhumana al paranormalaj entoj, precipe inteligentaj, dum tiuj pli decidemaj trovis la filozofion de la Fondaĵo batali por la homaro laŭdinda. La nuntempa politika sistemo estas plena je ambaŭ specoj de homoj; iuj el la esploristoj de la Fondaĵo estis influitaj de ĉi tiu tendenco kaj iniciatis plibonigi la traktadon de paranormalaj entoj. En la lastaj jaroj, la traktado de “anomalioj” de la Fondaĵo plejparte sekvis la rezoluciojn de la O5 Konsilio: ili estis traktataj pli milde sub la administracio Senyuu-Hisane - homaj anomalioj havis iom da homaj rajtoj, kaj la esplorado de la Fondaĵo pri ili estis pli milda kaj konservativa. De kiam Sakurauchi ekregis, tamen, la limigoj pri “anomalioj” draste pliiĝis: la rajtoj antaŭe posedataj de homaj anomalioj estis nuligitaj, kaj esplorado pri ili iom post iom pliradikaliĝis. Rezulte, la traktado de anomalioj en la sistemo Sakurauchi ofte estas kritikita de paranormalaj-rajtoj-grupoj kiel alia signo de la kontraŭhomara naturo de la Fondaĵo. Kvankam la diferencoj inter la anomaliaj traktadoj de la administracioj de Senyuu-Hisane kaj de Sakurauchi estas ĝisfunde studitaj (Jones), plia studo de iliaj komunaj aferoj estas limigita en la nuntempaj akademio kaj politiko de la objekto mem de la studo: Jes, ni ja vivas en brila socio, do ne mirigas, ke ekzistas malgranda grupo de “kontraŭhomaristoj”, sed tiu ento estas ankoraŭ anomalio!

Kio direblas pri ĉi tiu fenomeno? Ĉu ĉi tiu (argumento) ne estas ĝuste la dilemo, kiun radikalismo alfrontas nun? Ĉu la “Jes, viaj politikoj estas bone proponitaj, sed la fakta realigo certe igos nin en Venezuelo (aŭ la Gulaga Arkipelago) …” ne estas la speco de retoriko, kiun konservativuloj senlace predikas kiel sakramenton en la politika areno ĉiutage? Se la similecoj inter la du argumentoj estas agnoskitaj, la evidenta kontraŭargumento fluas ankaŭ: la identigo kun la ideo “anomalio mortigas” etendiĝas al tiu kun la reganta ideologio - liberala demokratio aŭ tielnomita “normaleco” - same kiel la ideo, ke “Leninismo neeviteble kaŭzas la Gulagon”. La problemo ĉi tie estas, ke la identigo kun ĉi tiu reganta ideologio malebligas ajnan kritikon preter ĉi tiu ideologio - Vi bonas, se vi volas plibonigi la vivkondiĉojn de anomalioj kaj tiel plu; se vi volas detrui la koncepton mem de anomalioj, tamen, vi estas kontraŭhomara kaj kontraŭscienca. Neniam estas necesa ripeti la aserton de Marcuse en sia verko, ke moderna scienc-teknologio fariĝis parto de la reprodukta sistemo de la ideologiaj aparatoj de kapitalismo, kaj ke tial eĉ la asertoj de scienco - ŝajne “neŭtrala” lernobjekto - ankaŭ estas ideologiaj. La plej bona ekzemplo pri ĉi tio estas tio, kio estis priskribita supre. Resume, ĉar la ĉiutaga vivo estas tute regata de la menciita ideologio, vera kritiko de la anormal-normala dikotomio povas eliri nur el la identigo kaj ĝisfunda kritiko de ĉi tiu ideologio.


Historio de “Anomalioj”

Anomalio, ne normala. La percepto de anomalio kiel objekto en konfliko kun la ĉiutaga vivo estas evidenta ekde la antikvaj grekoj: la vorto Anomalio venas el la antikva greka vorto ἀνωμαλία - neegala, nenormala, neregula. Kun ĉi tiu percepto, la socio laŭgrade nomis “objektojn nekompreneblajn” anomalioj ankaŭ; la percepto de “anomalio” kiel nereguleco estas evidenta en la fondo de la Fondaĵo, ĉar unu el siaj antaŭuloj, la Fondaĵo de Ŝia Majesto por la Sekura Entenado de la Paranormalaj, klare diris en sia manifesto ke “la celo de la Fondaĵo…estas Sekurigi kaj Kontroli ĉiujn Nenormalajn Entojn en la Brita Imperio, kiuj povas minaci la regadon de lia/ŝia Majesto” (██████ and ████████ 3-7) Ĉi tie “anomalio” estas kategoriigita kiel tia ne pro sia paranormala naturo mem, sed pro sia ebla minaco al la kontrolo de la monarkoj. Ĉi tiu ideo nun estas, laŭ moderna terminaro, vestita sub la alivestiĝo de "protekto de la tuta homaro"; sub ĉi tiu alivestiĝo, la konflikto inter la Fondaĵo - la enkarniĝo de menciita ideo - kaj aliaj organizoj nature fariĝas konflikto inter la bona Ordo, kiu celas al “protekto de la homaro” kaj la antagonistoj, kiuj “celas al ekstermado de la homaro”. La kontraŭo al la Fondaĵo fariĝas la kontraŭo al la homaro, kaj eĉ la suspekto pri anomalio kiel koncepto mem fariĝas grava minaco al la interesoj de la homaro. Unuvorte sub ĉi tiu alivestiĝo ĉiaspecaj konfliktoj - ĉu klasaj, naciaj aŭ sociaj - tute reduktiĝas al la nura konflikto inter la bono kaj la malbono.


“Anomalioj” kiel rimedo de kontrolo

Kvankam la diversaj konfliktoj reduktiĝis al konfliktoj inter la bono kaj la malbono, ĉi tiu ideologio estas senutila se ĝi ne eliras el la alta societo. La FŜMSEP, kiu iam asertis en la 19-a jarcento, ke sia ĉefa celo estis konservi la regadon de la Krono, transformiĝis al la Fondaĵo SCP, kiu asertas servi la tutan homaron; ĉi tiu aserto poste estis akceptita ankaŭ de la publiko. Ĉi tiuj du procezoj kaŝas du gravajn evoluojn okazintajn en la 19-a kaj 20-a jarcentoj: la anstataŭiĝo de la aristokrataro per la burĝaro kiel reganta klaso en la socio, kaj la ĝeneraliĝo de la aserto de la burĝaro je sia propra regado. La dua evoluo estos ĉefe enfokusigita.

Ĉirkaŭ la tempo de la Dua Mondmilito, la politikaj partioj en Okcidenta Eŭropo adoptis socialhelpajn politikojn laŭ pli granda aŭ malgranda mezuro: en Britio, la kolektivisma konsento regis dum preskaŭ duona jarcento; en Francio, la sistemo de sociala sekureco multe etendiĝis post la Dua Mondmilito; kaj en Germanio, CDU adoptis kelkajn kejnesajn politikojn. Dum tio ne ŝanĝis la naturon de la burĝaro kiel reganta klaso en ĉi tiuj landoj, popolaj sintenoj al la regantaj partioj ŝanĝiĝis: la partioj ne plu estas rigardataj kiel la eksplicita esprimo de la klasbatalo, sed kiel grava parto de la komuna klopodo konstrui (aŭ progresigi) la landon. Sekvis la ĝeneraligo je burĝaj ekonomiaj rilatoj kaj la sorbado je la proleta rezista modelo fare de kapitalismo. En ĉi tiu sistemo, homoj ne plu vidas sin kiel proletojn aŭ burĝojn, sed kiel komunajn civitanojn. Strikoj perdis sian radikalan kernon de neo de la sistemo kaj fariĝis “agado de laboristoj por salajroj”. Ĉi tie estas ironie diri, ke, malgraŭ la malvenko de faŝismo fare de la Aliancanoj, la socioj de Okcidenta Eŭropo mem fariĝis faŝismaj, en la senco neglekti, malgravigi kaj diskrediti la tielnomitajn “nenecesajn konfliktojn”. En Italio de Mussolini tion montras la propagando de la registaro pri si kiel la definitiva perulo inter la laboro kaj la kapitalo, malpermesinte ĉiujn strikojn, dum en Japanio tion montras Taisei Yokusankai, kiu estis la sola laŭleĝa partio en Japanio dum la Mondmilitoj. Per amaskomunikado kaj endoktrinigo, kontraŭo al la sistemo estis vidita unue kiel kontraŭo al la socio entute, kaj poste kiel kontraŭo al la tuta homaro. Kun la realigo de la intenco de la burĝaro trudi al la tuta socio siajn proprajn interesojn, la objekto de la anomalia minaco nature transiris de la reganta klaso al la tuta homaro, kaj ĝuste tiam la Fondaĵo SCP vere ekkreskis.


“Anomalioj” kaj Ideologio

Necesas studi kiel la reganta klaso kontrolas kaj uzas la koncepton de anomalio, kaj ĉi tiu studo kondukas nin neeviteble al la koncepto de ideologio. Male al la kutima kompreno, ideologio en this kunteksto ne signifas ideojn, kiuj finiĝas per “-ismo”, sed “la nekonatajn konataĵojn” – kiuj ni ne scias, ke ni konas. La originala difino de ĉi tio povas reiri al La Kapitalo “Ili ne scias tion, sed ili faras tion.” (La Kapitalo, 49) – frazo kiun Markso uzis por priskribi la proprajn ecojn de valoro, kaj kiun ni povas uzi ankaŭ por analizi ideologion.
Necesas korekti la percepton, ke ideologio estas kiel masko/vualo, kiu baras la realan objekton malantaŭ ĝi, kaj ke ĝi malebligas al ni percepti aferojn tiaj, kiaj ili vere estas. La eraro en ĉi tiu aserto estas, ke ĝi supozas ian neideologian altejon ene de la nuna socio; ĉar homa observado de io ne povas esti “pura” - ni ĉiuj havas pli aŭ malpli da antaŭaj scioj - tia altejo fakte ne ekzistas. Ĉi tiu miskompreno de ideologio kaŭzis, ke multaj homoj nomas sin “neideologiaj” aŭ “senpolitikaj” aŭ, en usonaj terminoj, “Centristoj”. Ĉi tiuj Centristoj kutime koleriĝas kiam estas seksaj malplimultoj en la ludo, pensante, ke politiko invadis ilian ludan niĉon; tamen, kiam temas pri blasfemi al homoj, la N-vorto nur daŭras - kiu multe parolas pri la hipokriteco de ĉi tiu tielnomita “neideologia” hipokrito.

Bonega metaforo por la esenco de ideologio estas farita ene de They Live, filmo reĝisorita de John Carpenter. En la filmo, la ĉefrolulo, John Nada - Nada signifas “neniecon” en la hispana - estas senhejmulo en Los-Anĝeleso; ĉirkaŭvagante, li trovas paron da sunokulvitroj, kiuj ebligas vidi tra la ideologiaj mesaĝoj malantaŭ afiŝtabuloj - “Edziĝu kaj Reproduktiĝu” kaŝita malantaŭ karibaj vojaĝreklamoj, “Ne sendependaj pensoj” kaŝita malantaŭ furorlibroj, kaj tiel plu kaj tiel plu. Eblas konkludi el ĉi tiu scenaro, ke la kritiko pri ideologio postulas la aktivan “surmetadon de okulvitroj” por vidi la informojn kaŝitajn sub la surfaco, kaj ke sen tiaj okulvitroj oni povas vidi nur la iluzion de objektoj - la envolvaĵo de la surfaco de Ideologio. Pli posta sceno estas eĉ pli interesa: post kiam la ĉefrolulo lernas la misteron de okulvitroj, li diras al sia amiko surmeti ankaŭ tiujn sunokulvitrojn, sed lia amiko estas decidita ne fari, kaj ili eĉ batalas. Ĉi tiu sceno ŝajnas tre stranga unuavide - kial batali, kiam oni nur petas vin porti paron da sunokulvitroj? Se oni analizas la scenon el alia angulo, tiam la signifo de la scenejo estas klara: lia amiko probable konscias, ke lin ĉiam influas ideologio! Ĉi tio kondukas nin al la sekva difino de ideologio, kiu, laŭ la vortoj de Ĵiĵeko, “oni tre bone scias la malveron, oni bone konscias pri aparta intereso kaŝita malantaŭ ideologia universaleco, sed ankoraŭ oni ne rezignas pri ĝi” (The Sublime Object of Ideology, 26)

Rekoninte la naturon de anomalio kiel ideologio, necesas ankoraŭ fari la demandon: kiel ĉi tiu ideologio sukcesas ligi la subtenon de anomalio al kontraŭhomaro? Por doni respondon al ĉi tiu demando, necesas enkonduki la Lacan-an koncepton pri la Grafeo de Deziro.

First_part_of_the_Graph_of_Desire.gif

Por legantoj, kiuj ne konas psikoanalizon, vidi ĉi tiun diagramon eble ne klarigas, kion ĝi indikas. Mi klarigos en partoj ĉi tiun diagramon.

Ĉi tiu diagramo povas esti dividita en du partoj: La S-S' signifa ĉeno de maldekstre dekstren, kaj la inversa U-forma Δ-$ vektoro de la subjektiva intenco. En la signifa ĉeno, S signifas Signifanton kaj S' signifas Signifaton. La signifanto kaj la signifato estas du lingvosciencaj konceptoj ellaboritaj de Saussure: la signifanto povas esti proksimume komprenita kiel vorto, kaj la signifato estas la objekto kiun la vorto signifas. Kiam ni diras la vorton “arbo”, la vorto mem ne rilatas al unu specifa arbo, sed al aro da arboj kiel koncepto. Ĉi-kaze, la vorto “arbo” estas la signifanto, kaj la arbo kiel konkreta objekto estas la signifato. Alia ekzemplo estas ke kiam oni konsultas vortaron, kie ĉiu vorto konsistas el grupo de aliaj vortoj, kiuj kondukas al aliaj vortoj, kaj tiel plu kaj tiel plu – ĉi tiu ĉena strukturo estas la signifa ĉeno. Δ ĉi tie rilatas ne al specifa objekto, sed al intenco – intenco, kiu propulsas la tutan procezon. La $ ne estas dolarsigno, sed kradita S – Subjekto, Signifanto. Estas nereduktebla breĉo inter la dividita subjekto kaj la subjekto mem, kaj ĉi tiu breĉo ĝuste estas tio, kio perdiĝas kiam arbo transformiĝas de la arbo kiel ekzistanta objekto al la vorto “arbo”. La progreso de Δ al $ estas do la procezo, per kiu ekzistanta objekto absorbiĝas al la simbola ordo kaj fariĝas koncepto.

Analizinte ĉi tiujn du vektorojn aparte, estas tempo kombini ilin por diskuto. En la du intersekcoj de la vektoro de la subjektiva intenco kun la signifa ĉeno, la hufuma vektoro kudras la parton al la fino unue sekvate de la parto de la komenco se la trajektorio de la signifa ĉeno estas obeita. Ĉi tio signifas la retrospektivan karakteron de la signifo donita al signifanto: de la fino de la signifa ĉeno ekzistas iluzio, ke la signifo de signifanto estis en ĝi de la komenco kiel ĝia imanenta esenco. (The Sublime Object of Ideology, 113). Por kompreni ĉi tiun koncepton, doneblas ekzemplo: Demokratio kaj Libereco estis antaŭ politikaj ideoj (komunismo, liberalismo, ktp), sed nun ili devas esti diskutitaj en la kunteksto de iuj politikaj ideoj. La kompreno de Lenino tiurilate estas tre grava. Alfrontante la retorikon de “pura demokratio” de la Dua Internacio, Lenino respondis: “Elektoj okazigitaj en tiaj cirkonstancoj estas laŭdataj de la burĝaro, pro tre bonaj kialoj, kiel ‘liberaj’, ‘egalaj’, ‘demokrataj’ kaj ‘universalaj’. Ĉi tiuj vortoj celas kaŝi la veron, kaŝi la fakton, ke la produktadrimedoj kaj politika povo restas en la manoj de la ekspluatistoj, kaj ke tial reala libereco kaj reala egaleco por la ekspluatataj, kiuj estas por la vasta plimulto de la loĝantaro, estas nediskuteblaj.”(Lenin, “‘Democracy’ and Dictatorship.”) Ĉi tie, libera-egala-demokrata-universala estas ĉiuj malplenaj terminoj, kiuj signifas ion konkretan nur en la kunteksto de la diktatoreco de la burĝaro. Por la Dua Internacio, tamen, ili estas kvazaŭ ĉi tiuj malplenaj terminoj signifus ĉi tiujn konceptojn ekde la momento, kiam ili estis kreitaj! Ĉi tiuj terminoj estis “kaptitaj” de la vektoro de la subjektiva intenco dum la procezo de flosado, por tiel diri, kaj poste estis “fiksitaj” al la signifa ĉeno je la "punkto de remburado", igante ĝin en retrospekto kvazaŭ la signifanto post la remburado havus signifo ekde la komenco de tempo.

Por anomalioj, la remburado estas evidenta ne nur en la deviga decido de la partoj, kiujn scienco malsukcesas klarigi kiel aberaciaj, sed ankaŭ en la rilato de la aberaciaj al esti minacaj/malutilaj por la publiko. Tiusence, kiom ajn malbona la reputacio de la Fondaĵo estas en konservismaj rondoj, la fakto estas, ke la Fondaĵo reprezentas la konservativan sonĝon kategoriigi ĉion, kion ĝi ne povas klarigi kiel malutila por la socio, kaj la socio iel akceptas ĉi tiun ideon! Kompreninte ĉi tion, ne mirigas, ke la establitaĵaj demokratanoj kaj la respublikanoj atakas unu la alian en la Elekto de 2020 por subteni “aberaci-amantojn kaj tiujn kontraŭ la homaro” – ambaŭ partioj sindediĉas al la ideologio de la Fondaĵo, kiuj intencas retrovi la socion al la Bonaj Pasintaj Tagoj, kaj la esenco de la atakoj unu kontraŭ la alia pri tio temas ankaŭ pri kiu partio estas pli konservativa ol la alia. La establado de la Fondaĵo esence estis la enkorpiĝo de ĉi tiu filozofio, kaj kiel avangardo de la menciita “anormal”-normala distingo, estis nature, ke la reganta klaso donis al ĝi la novajn vestojn de “por servi la Homaron(!)”.

La indiko de “anomalioj” ene de la akademia komunumo estas pli valora por studi. Scienco, iam aktiva esploro de la nekonataj, nun tremas en la ombro de “ekzistanta” scienco, traktante iom ajn da konata scienco kiel pli valora ol oro, kaj fordonante ĉiujn sciojn ekster la “akademia zono” al organizoj kiel la Fondaĵo por esplori senpage. Kaj la Fondaĵo volonte kontinuas tiel: ne ekzistas esplori en Sekurigi, Enteni kaj Protekti! La kialo de la Fondaĵo por ne plu esplori pri ĝi estas facile divenebla: se ĝi fariĝus scienco, kiu pagus la Fondaĵon? La problemo kuŝas en scienco mem. Koncerne la spiriton de scienco, la fundamenta celo de scienco estas liberigi homojn de la sklaveco de mitologio - kaj sekve animismo - sed la maniero, kiel moderna scienco atingas ĉi tiun celon (transformi ĉiujn konceptojn en kalkuleblajn nombrojn, kaj tiam transformi ĉiujn problemojn en matematikajn), rezultis en sian propran degeneron: anstataŭ esti kritika studo de la pasinteco, scienco fariĝis idolo adorata kiel diaĵo. Direkta sekvo de ĉi tiu degenero estas manko de analizo de la afero mem en la diskuto - tion esprimas tiuj, kiuj kredas, ke sociaj problemoj facile solveblas per teknologia progreso, sendepende de kiu regas la socion. La refuto al ĉi tiu argumento estas atentigi, ke sociaj problemoj ne devas esti facile ekstermeblan ekscesan malsanon de la hodiaŭa socio - la eksceso fakte povas esti la grava ero por daŭrigi la aparaton! Animismo reviviĝis en la moderna vivo tuj kiam scienco fariĝis idolo - la plej bona ekzemplo pri tio estas la kreskado de populareco de la Fondaĵo. La Fondaĵo, kiel la institucio, kiu sekurigas la “anomalion”, estas kontraŭulo al imagita malamiko de timo; ĝi estas la defendanto de normaleco. Dum la socio iom post iom akceptas ĉi tiun koncepton, la “anomalio" fariĝis la ludilo de la “institucio por sekurigi anomalion", kaj la originala ideo de terura anomalio projekciĝis en la sanktigon de la Fondaĵo.


Futuro?

En sia fama Tezo XI, Markso proklamis, “La filozofoj nur diversaj interpretas la mondon; sed necesas ŝanĝi ĝin. ” Ĉi tio ŝajnas konduki nin al la konkludo, ke la ekzisto de la menciita Fondaĵa ideologio “piedfrapas la pordon … kaj ĝi falas”, kio estas la malo de tio, kion ni spertis. En la politika areno, liberaluloj kaj konservativuloj egale rigardas ĉi tiun ideologion kiel altvaloran juvelon, kaj ajna kritiko pri ĝi estas malakceptita kiel la retoriko de frenezulo. En ĉi tiu malespera stato, multaj batalistoj perdis fidon al la daŭrigo de la batalo; multaj el ĉi tiu grupo poste fariĝis paranormalaj-rajtoj-aktivistoj, provante "mikroskopan ribelon" en la kunteksto de anormal-normala ideologio. Kiom simila estis la situacio de la batalistoj en ĉi tiu tempo al tiu de Lenino en 1917? Tio, kio antaŭe estis supozita sur la rando de kolapso, estas ne nur viva kaj bona, sed ankaŭ universale rekonita, kaj eĉ ekzistantaj modeloj de organizita rezisto estis integrigitaj en la objekto kiel parto de la objekto mem. Rekonante tion, evidentiĝas, kio fareblas: nuntempaj batalistoj devas “reveni al Lenino" - ne en la plena senco de adoptado de metodoj de Lenino, kiuj malaktualiĝis por nia tempo, sed en la revolucia spirito - antaŭ la kolapso de la ekzistanta reformomodelo, devigite de ĉi tiu momento de malaspero, radikale kritiki kaj realigi la revolucian sublacion pri la ekzistantaj rezistaj normoj. (“A Plea for Leninist Intolerance”, 552) Pri la demando pri anomalioj, Lenino neniam eksmodiĝis - nur en ĉi tiu kompleta malakcepto de la antaŭa modelo, kaj en la utopia imago, povus ekesti fajrero de novaj ebloj.


Verkoj Cititaj


Adorno, Theodor W., kaj Max Horkheimer. Dialectic of Enlightenment. Verso, 2016.

Jones, Alex. “Do We Need a New Authoritarian Organization?” Jacobin, Okt. 2020, jacobinmag.com/2020/10/[Redaktita].

Lenin, Vladimir. “‘Democracy’ and Dictatorship.” Pravda, 3 Jan. 1919, www.marxists.org/archive/lenin/works/1918/dec/23.htm. Alirita 13 Nov. 2020.

Lenin, Vladimir. Ŝtato Kaj Revolucio: Marksisma Instruo Pri La Ŝtato Kaj Taskoj De La Proletaro En Revolucio. Tradukita de G. Demidjuk, MAS, 2011, Marxists Internet Archive, www.marxists.org/esperanto/lenin/sxtato.pdf.

Marcuse, Herbert. One-Dimensional Man: Studies in the Ideology of Advanced Industrial Society. 2-a eldono, Beacon Press, 1991, Herbert Marcuse Official Website, www.marcuse.org/herbert/pubs/64onedim/odmcontents.html.

Marx, Karl. “1.4. La Fetiĉeco De La Varo Kaj Ĝia Sekreto.” La Kapitalo: Kritiko De La Politika Ekonomio, tradukita de Vilhelmo Lutermano, 2-a eldono, vol. 1, Monda Asembleo Socia, 2015, pp. 74–86.

Marx, Karl. “Tezoj Pri Fojerbaĥo.” Tezoj Pri Fojerbaĥo, Principoj De Komunismo, Kaj Aliaj Verketoj, fare de Karl Marx et al., Monda Asembleo Socia, 2010, pp. 6–10, www.marxists.org/esperanto/marx-engels/markso-engelso-fojerbahtezoj.pdf. Alirita 26 Dec. 2020.

Žižek, Slavoj. “A Plea for Leninist Intolerance.” Critical Inquiry, vol. 28, n-ro 2, 2002, pp. 542–566. JSTOR, www.jstor.org/stable/1344281. Alirita 24 Okt. 2020.

Žižek, Slavoj. The Sublime Object of Ideology. Verso, 1989.

██████, ██████, and ████████ ████████. “Manifesto of HMFSCP.” Guide for Containment, Paranormal Press, Londono, 18██, pp. 3–7, www.jstor.org/stable/[Redaktita]. Alirita 2020.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License