Kreditoj
Aŭtoro:
Bildoj:
komunisma emblemo (CC-BY-SA 4.0) fare de
ĉinia emblemo fare de
lesba kaj interseksa emblemoj fare de
ĉiuj estas adaptitaj el la emblemo fare de
Averto: La artikolo enhavas priskribojn porplenkreskulajn kaj politike polemikajn opiniojn. Bonvolu fermi la paĝon se via aliro estas kontraŭleĝa en via regiono.
En la urbo S, Ĉinio, je la 12-a de Oktobro 1984
En "Popola Gastejo" — malpura, malorda kaj malbona gestejeto
Kun vere malboneta odoro de la gastejeto, du knabinoj kovris sin per sama litkovrilo — se unu el ili ja estis knabino.
Ironie, Zuo Situ vere ĝojegis pri la "printempa venteto de reformo"1 — kvankam ŝin ĉasis ŝia estintaj subuloj sub la sloganoj "Forigu tri specojn de homoj"2 kaj "Ŝanĝu la pensojn aŭ anstataŭigu la homojn"3, tiuj ĉi uloj tiom rompis sian kontrolon sur la baza nivelo, ke ŝi kiel krimulo povis loĝi en gastejo kun la apuda knabino, ke la kanbino eĉ publike forrabiĝis antaŭe pro ŝati virinojn .
Ŝi ridis. Kiel damne, senkoraj filoj vendas kampojn de sia patro4.
Ja damnaj fiaĉuloj, fek.
Nu, nun dormu. Antaŭe Zuo pretiĝis — se ano de la 19-a Buroo ja aktivigus la alarman aparaton metitan de ŝi, ŝi tuj saltus malsupren el la fenestron. Ŝi antaŭtempe kontrolis. Kun korekta pozicio, falo de tie ne kaŭzus vundojn. Kvankam tiel la ŝtelistoj povus facile forpreni iliajn havaĵojn, ĝi ne gravus, ĉar nenio grava estis kun ŝi.
En konfuzo, ŝia konscio malklariĝis iom post iom.
Remalblindiĝinte, ŝi vidis, anstataŭ kaduka gastejeto, iun lokon nekonatan.
Tiu viro staris interne de malpleno, ankoraŭ kun la granda barbo, gracio kaj kvazaŭa rideto.
Li diris. Ŝi svage vidis la movadon de la lipoj, sed ne aŭdis, kion li diris.
Subkonscie ŝi kuris antaŭen, sed la piedoj vane moviĝis. Ŝajne ŝi neniom antaŭeniris.
Li turniĝis reen kaj foriris kun aliuloj. La korpo malrapide etiĝis, kliniĝis iom post iom, kaj fine malaperis en la malpleno.
Ŝi etendis la brakon, sed malsukcesis tuŝi, la tri meteorojn trapasantajn la ĉielon.
Rekonsciiĝinte, ŝi vidis, ke fumo disvastiĝas.
La fumo estis nenature rozokolora. La stranga koloro ĉien disvastiĝis, en kiu nenio estis facile videbla, kovrante la ĉielon kaj la sunon. Interne de la vastega nebulo, malklare muĝoj de pafiloj kaj kanonoj okazis.
"Estro! Estro!" Unu junulo, kovrita de sango sur la korpo, kun rompa fusilo, elvenis de la nebulo, kriante al ŝi, "Tuj retiriĝu! Fisekvantoj de la kapitalismanoj alvenos! " Sekve li kovriĝis en bizara lumo, subite konvulsiis, kaj torde kuŝis sur la grundo sen spirado.
Junuloj kun militistaj uniformoj Tipo 655 batalis kun soldatoj same kun uniformoj Tipo 65, pafante kaj retretante, kaj iam laŭta eksplodo kun altega fumkolono okazis. Kun abrupta brilo antaŭ la okuloj, Zuo subkonscie fermis la du okulojn.
Senprokraste, Zuo jam estis en alia malpleno. Ŝi aŭdis nenion kaj sentis malvarmon, sed ŝi sentis ion tre varman sur la ventro.
Brue, verŝajne la sono revenis, la vido revenis, kaj la brula sento malaperis. Ŝi nur sentis totalan malvarmon, Rekonsciiĝante, ŝi estis sur tiu lito de la gastejeto, kiu disvastigis malfortan strangan odoron kiel la komenco.
Ĉio finiĝis. Ŝi ne estis Zuo Situ, ne estis Li Yi, kaj nur estis ordinara knabino. Ĉiuj kredis, ke Zuo jam mortiĝis. Neniuj ĉasis ŝin … Ŝi estis tre sekura … Nu, tiujn ĉi vortojn eĉ ŝi mem ne kredis.
Ŝi suspiris kaj turniĝis, volante forigi malordajn ideojn en la cerbo, svage vidante la vizaĝon de la knabino antaŭa. Ŝi provis retrankviliĝi, sed du etaj manoj milde ĉirkaŭprenis ŝin je la lumbo. Subkonscie, ŝi fortege baraktis. Kiel malnova spiono, la maldika korpo jam estis testita je nekalkuleblaj fojoj. Ŝi facilege eksteriĝis de la brakoj de la knabino … Tiam la antaŭa knabino, tamen, estis timigito. Ŝi subite tremis, eĉ ne blekante. Estis evidente, ke ĝi timigis ŝin tre multe — Zuo rememoris, ke la knabino ankoraŭ suferas la doloron de la psikologia ombro, kiu estiĝis kiam ŝi forrabiĝis. Tio igis ŝin facile surpriziĝi, kio eble estis tielnomita "obusoŝoko".
Du knabinoj vidis unu la alian. Aŭ pro embaraso, aŭ pro timo resta, du homoj nenion diris por momento, lasante la spiraĵon pasi la vizaĝojn, kio prenis iom da helruĝo al iliaj vizaĝoj.
Du homoj do tiel vidis unu la alian. Zuo Situ vidis sian kunvojaĝanton — Li Aihong malrapide ruĝiĝis, kaj poste sur la tuta vizaĝo brulis ruĝa nubo. "Par … pardonu …" La voĉo de la knabino estis tre mallaŭta, sed al oreloj de Zuo ĝi estis tre klara. Kion ŝi ĵus faris? Ŝi rimarkis, ke la antaŭa knabino eble estas la nura vivanto, kiu bonfaris al ŝi.
"Ne grave, mi estis tro nervoza, ne grave." Fakte Zuo ankaŭ estis iom konfuzita. Kiel longe ŝi ne konsolis tiel malfortikan junulon? Malnete serĉinte la memorojn, ŝi nur akiris svagan pecon, ke unu junulo kun maldelikata vesto plorante elverŝis vortojn en ŝiaj brakoj. Tiutempe, ili ambaŭ vivis, kun brava mieno, kun heroa aspiro; kvankam devigate migri ĉien, ili ankoraŭ ĵuris ŝanĝi la mondon.
Ŝi subkonscie ĉirkaŭprenis la antaŭan knabinon, senĉese konsolante ŝin tenere, kvankam ŝia koro ankaŭ sangis. Kiel sekreta agento, eĉ se la dentoj estus rompitaj, ŝi devus engluti ilin kaj pretendi ridi.
Ruĝo venkis la malĝojecon sur la vizaĵo de Aihong. Ŝi ridis kun larmo, kiu aperis pro la ĵusa timo. Zuo ĉirkaŭprenis ŝin kun malvarma ŝvito sur la tuta korpo, kiu ankoraŭ ne malaperis. Ŝi sentis malvarmeton, kio ne naŭzis ŝin kaj eĉ donis al ŝi mankintan senton de sekureco.
Psikan barilon forte rompis ia impulso, al kiu ŝi neniam kuraĝis fronti, venkante ĉiun racion antaŭ ol Aihong rimarkiĝis. Ŝi milde kisetis la antaŭan knabinon je la vizaĝo, kio estis tiel milda kiel petolaĵo de infano, sed la koro batis kun senprecedencaj pezeco kaj nervozeco.
"Aĥ … kion fari …"
"Aĥ … kion fari …"
En mallumeta adoba domo, malforta lumilo iluminis du senmovajn homojn. Unu el ili staris, la alia sidis.
Dum du ekzilitoj ĉirkaŭprenis kaj varmigis unu la alian, la aliaj du estis en la sudo de la lando kutima kaj malkutima, vundite tutkorpe en konfuzo.
Mao Honglian kaj Huang Ya estis eksaj teĥnikisto kaj gardisto de la 19-a Buroo, respektive. Nun ili ambaŭ estis serĉatoj de la 19-a Buroo en la nenormala societo. La konkreta krimo estis malgravaĵo, kaj la gravaĵo estis tio, ke ili estas serĉatoj.
Ĉiu spirita kolono de ili disfaliĝis en la pasintaj jaroj. La antikvuloj diris, ke ne estas funebro pli granda ol morta spirito. Kvankam multaj vortoj el la arĥaikaj klasikaĵoj nur havas historian valoron en intelekta historio de nuna vidpunkto, verŝajne tiu ĉi diraĵo ne apartenas al ili. Laŭdire duono el la japanaj amikoj freneziĝis, kaj la alia moliĝis. Eble iliaj spiritoj ankaŭ mortis. Ili doloris je la falo de la kaŭzo, pro kiu ili laboris, kaj je la disfalo de la institucio, al kiu ili apartenis. Sed se la institucio ankoraŭ havus efikecon de la estinteco, ili jam iĝus skeletoj en tomboj. Ĉi tio iom ŝajnis esti nigra humuro, sed plu dolorigis ilin.
Mao tremante vagis. Frapante flavan grundon sen kovro, la ŝuoj faris monotonajn sonojn. Huang senforte sidis sur malnova ligna seĝo, dekadence kiel kadavro sen vivo. Ĉiu el ili prenis presaĵo, kiu jam rompiĝis pro ĉifado. Ili fine marŝis ekster la domon al rivero, apud kiu restadis malklara ombro.
Tie ĉi estis bordo de la Perlorivero.
Iom for de tie, kie ili estis, estis Honkongo.
Antaŭtempe ili venis ĉi tien, kiam ili estis iom pli junaj. Tiam ilia ordo estis socia kontakto kaj komuniko kun lokaj kamaradoj pri la fruktoj de studo, kio ankaŭ iom profundigis sciojn pri la severa situacio. Diskutante pri la klasikaĵoj, babilante pri la progreso, kunhavigante progresajn rakontojn, ĝisfine tiuj ĉi junuloj ne konsumis sian energion. Ili grimpis supren al la tegmento de tiu ĉi landlima stacio apud la urbeto, kiu ankoraŭ ne prosperis, rigardonte la transon. Ili ridante diris, ke kun parateknologio aplikota al konstruado, se ili bezonus plene uzi la politikan avantaĝon, rezultonte en la kompleta granda konduko de produktofortoj kaj produktorilatoj, nur inter tri ĝis kvin jaroj aŭ ne pli ol dek jaroj, parto el ilia popolamaso ne venus tien pro malsato.
La lasta frazo, kiun ili diris, estis precipe laŭta. La sono estis gravurita sur la memoro — ke la popolo tie esperas renversi la ekspluatistojn super ili kaj reveni tien ĉi.
Tamen, oni ne povas diri, kien tiamaj entuziasmaj junuloj vagis. La du homoj rigardis maldikan landlimon kaj fiksrigardis montojn de la landlimo, kvazaŭ malespera batalanto fine fiksrigardas sian kamaradon. Portante amaron, prenante ŝipbileton faritan de la Kolegio de S-ta Christina, ili nervoze iris al tiu miraklofara ŝipeto, kaj iris al malluma estonteco.
Ili ŝajne aŭdis iun recitantan. Tio, kion li recitis, estis Popola Tagĵurnalo6 eldonita en 1975. La voĉo estis tiel laŭta, ke ĉiom da sono estis kovrata.
Ni revenu al tio pri Zuo Situ. La rakonto de antaŭaj ekzilitoj bezonis nenion alian por aldoni. Jenaj "knabinoj" preskaŭ enamiĝis unu la alian.
Zuo estis iom duonsvena. Tio, kio ĵus okazis, ne estis iel stranga, sed sentigis ŝin iomete enamiĝa? Kia ŝerco? Ŝi jam vivis damne preskaŭ cent jarojn, preskaŭ okdek jarojn el kiuj ŝi estis virino. Ŝi pensis, ke ŝi jam forgesis, kio estas enamiĝo.
Sed fine ŝia korpo ne obeis … Ŝajne eĉ ŝi mem forgesis, ke ŝi ŝatas virinon. Kaj la antaŭa knabino ja eble ŝatis ŝin. Bonodora kaj mola knabino perkutis al la sino de ŝi, kiu jam provizore trankviliĝis, kaj aliflanke … la knabino eble ankaŭ ŝatis ŝin. Ŝi iomete senbridiĝis; verdire, ŝi ja iomete senbridiĝis.
Lipo premis al lipo, kiu tre molis. Zuo sentis, ke la lipo de la antaŭa estas seka sed ne malglata. Instinkto diris al ŝi, ke ŝi volas pli, sed racio diris, ke ŝi ne povas fari tion ĉi. Tiu knabino estis tro naiva kompare kun ŝi, pro kio ŝia racio donis al ŝi senton de kulpo.
Sekve ŝi trovis, ke tiu junulo vere estas tro avida. Aihong faris kvazaŭ stranga ŝaltilo aktiviĝus. Ŝi komprenis, ke tiu ĉi knabino detenis sian amon tiom longe, sed ŝi ne sciis, ke tiu ĉi knabino suferis multe pli da doloro de socio ol ŝi imagis. Komence ŝi imagis, ke post pasintaj multaj jaroj, la popolo travivinta la grandan periodon estus iom pli bona … Kontraŭe, la retroiro estis tiel troa. Li Aihong, kiu mortontis pro soifo kaj serĉis iometan akvon, renkontis Zuo Situ, rigardonte ŝin kiel sia fonto de vivo. Ŝi sentis, ke ŝi enamiĝis kun ŝi, pliaĝa franjo savinta ŝin en danĝero.
Zuo sentis, ke Aihong ĉirkaŭprenas ŝin tiel streĉe, kiel postvivinto sur maro ĉirkaŭprenas flosantan lignon, kaj ke la mola lango de la knabino kontaktas ŝian lipon. Sekve ŝia siringodora lango milde malfermigis la blankajn dentojn, tuj detruante la defendon. La lango atakis kaj rabis en ŝia buŝo. Ŝi sentis la molecon de ŝia lango, kaj la subtilan senton de froto de la langa surfaco. La salivo estis elrabita de la lango atakanta la buŝon, per kio la knabino deklaris la suverenecon je ŝi. En la humida buŝo la langoj de du homoj kroĉis unu la alian, kies sono eblis aŭdiĝi. Ĉar ĉirkaŭe ne estis bruo, tiu ĉi sono estis tiel alloga.
Se la du homoj ne bezonus spiri, la franca kiso daŭrus ĝis la fino de la mondo. Finfine ili ne kapablis insisti. La knabino malvole tiris la atakantan bonodoran langon reen, kaj malproksimiĝis de ŝi malrapide. Lumeto nokta eniĝis al la domo tra la fenestro. En la lumeto arĝenta linio vastiĝis inter la du buŝoj. Ili tiel ruĝiĝis kvazaŭ la vizaĝoj fajrontus. Kaj interne mirigis Zuo, kiel tiu ĉi knabino lernis tion, kaj kial la junulo ludis ĉi tiel libere? Ĉu ĉar kiel maljuna revoluciulo ŝi ne povis sekvi la tempon, aŭ ĉar la junulo nur estis lerta?
Sen iu pretigo, la antaŭa knabino faris la duafojan atakon ankoraŭ per simpla kaj rekta ofensiva taktiko. Doninte francan kison sen klarigo, ŝi ekstraktis la dolĉan roson de la buŝo, kun la alia mano glitanta sur la dorso. Nur post froto kaj preno, ŝi demetis la mamzonon de Zuo ekster ŝia ĉemizo, liberigante paron da junaj erektaj mamoj. Tiam Zuo sentis froton sur la brusto. Aihong trovis demeti la ĉemizon, kiu povis disbutoniĝi el la mezparto, kio oferis oportunon al ŝi. Aihong malmilde ĉikanis la langon de Zuo, kaj demetis la ĉemizon; la fierindaj mamoj senpere malkaŝiĝis en la aero.
Kun penso de venĝo, Zuo rekte metis la manon sur ŝian bruston, kaj trovis malforte pinĉi ĝin. Aihong ne portis mamzonon, kaj la brusto de 20-jara knabino estis tiel molega kiel fermentinta pasto, tuŝate ekster sensubŝtofa vestaĵo. De la subventro estiĝis sennoma perverso, kio estas sekreto nedirebla al eĉ kundormanto. Aihong ne haltiĝis, do ŝi kontinuis ludi la mamojn de la knabino, faris fortan ofensivon al la ruĝaj faboj sur la pintoj, kaj malforte pinĉis ekster la malglata ŝtofo, sentante, ke ili tuj erektiĝas.
Posta estis knedado. La brusto de la knabino rezistis la eksteran forton, rifuzante sed bonvenigante.
Pro spiro nehaltigebla, la du homoj subite ĉesis kisadon. Aihong estis sufokita per salivo momente, tusante kelkfoje.
"Franjo Zuo …" Ekspirinte, la knabino fine mallaŭte diris al la orelo de Zuo, "Dankon …"
Stimulite pro tio ĉi, Zuo Situ plirapide ludis la mamojn en la manoj, kaj ŝerce demandis, "Dankon? Dankon por kio?"
La knabino ludata spiregis foje post foje, kaj malfacile normaliĝinta spiro denove iĝis intensa kaj ĥaosa: "… Dankon … dankon al vi … dankon al vi por savi min …" La sono mallaŭtiĝis iom post iom, anstataŭigate de ĝemado.
Priparolinde, la teĥniko de Zuo ja atingis perfektecon. Neniu sciis, kiel ŝi sin trejnis. Nur per tiuj serioj da agoj, Zuo faris Aihong anheli senĉese kun ruĝnubo sur la vizaĝo. La taktikaj avantaĝoj, akiritaj antaŭe per la franca kiso, jam tute neniiĝis pro la manoj de Zuo Situ.
Do … rekte faru! Nun mi eĉ faras tion kun Franjo Zuo, kiu estas tiel aminda, kaj … ŝajnas ŝati min. Batu! Rotestro!
La impulso kovris plezuron kaj honton. Aihong rekte tiris la pantalonon de Zuo dum ŝia malatento.
Zuo tuj timiĝis kaj pensis pri defendo por haltigi la ŝercon, sed ĉio okazis tiel rapide, ke antaŭ ŝi povis diri "ne", la knabino jam kaptis ŝian pantalonon, tironte ĝin malsupren.
Sur la malsupra korpoparto ŝi sentis malvarmon.
Ambaŭ Zuo Situ kaj Li Aihong samtempe maltrankvile spiris, kaj sekve retroiris iom.
Aihong fingromontris al la suba duonkorpo por longa tempo sen ĉiu ajn vorto.
Sub la maldensa sekreta arbaro de la knabino, inter la blankegaj femuroj, staris unu "jadbastono" neatendita, svigiĝante en la malvarma vento; sur la bastono evidentiĝis la vejnoj, kaj fluaĵon sur la pinto de la bastono reflektis lumeto.
“Zuo … Franjo Zuo … ĉu fakte … vi estas viro?" La sono de Aihong pleniĝis de konfuzo, timo kaj surprizo. Tio ja estis tro surrealisma al ŝi.
"Nu, ne precize. Sekve vi povos vidi aliaĵojn." Zuo Situ amare ridetis.
"Mi ja prisilentis tro multe al vi. Diri nenion eble ne estas bona kutimo."
"Ĉu vi kredis, Aihong, ke mi jam vivis por preskaŭ cent jaroj." Okuloj de Zuo esprimis la alian signifon: ankaŭ ŝi ne kuraĝis kredi tion ĉi.
"Naskiĝinte, ankoraŭ kiel viro, mi estis nomita Li Cunyi de miaj gepatroj, kiam ankoraŭ estis la dinastio Qing, kies imperiestro sidis en la Malpermesita Urbo, kaj kies viroj havis harplektaĵojn. Mia vivo ne estis malsama ol tiuj de aliaj kamparanoj. Mi nur pripensis kultivi, edziĝi, havi filon, kaj poste travivi la tutan vivon ordinare."
Aihong rigardis la vizaĝon de Zuo. Sur ŝia vizaĝo ŝoko estis skribita.
"Tiam en tiu tago, ĉio ŝanĝiĝis." Ŝi haltis momente, "Tiun tagon, mi kutime patrolis en nia kampo. Kiam mi pretis reveni, sekve, sekve …" La emocio de Zuo iom fluktuis, kaj la voĉo ektremis.
"Ĉio flosis, kaj ĉiele fleksiĝis, dividiĝis kaj rekuniĝis. Eĉ lumo fleksiĝis. Mi mem vidis korpon de mia patro disŝiriĝi, kaj sekve lia brako inkrustiĝis sur la kapon de nia nigra hundo, kaj la malantaŭaj kruroj subite dividiĝis al pluraj kruroj …"
"Poste estis mi. Mi sentis, ke mia korpo rapide disŝiriĝas, kaj la sekva doloro kapturnigis min ĝisfunde. Mi tiam pensis, ke mi certe mortiĝos tie."
"Eble tio ĉi estas mia plej bona rezulto."
"Sed mi ne mortiĝis. Post ioma tempo, mi vekiĝis, trovonte min iĝi knabino kiel nun. Krom mi en la vilaĝo estis neniu vivaĵo."
"Mi sencele iris longtempe. Tiutempe mi sentis, ke estas strange, kial irinte por tiel multaj tagoj mi neniam malsatis, kaj kiel la vundita plando resaniĝis la duan tagon. Posttempe mi komprenis, ke mi estas limigita en tiu tago. En ĉiu noktomezo mia korpo refreŝiĝis al la komenca stato, en kiu mi ĵus iĝis knabino.
Zuo Situ mallaŭte ridis.
"… Vi certe pensas, ke mi estas monstro, senaĝa, kaj eble senmorta."
"Poste, mi venis al multaj lokoj, kaj renkontis multaj malbonuloj. Ili kaptis min pro mia belo. Banditoj kaptis min kiel edzinon, bienuloj kaptis min kiel sklavon, kaj prostituistoj kaptis min kiel prostituitinon. Ĉiuj el ili ne rigardis min kiel homon; pro mia aspekto ili kaptis min por ludi, kaj forĵetis min kiel monstron kiam ili trovis mian nenormalecon. Mi malamas ilin. Mi ĵuris, ke mi neniam lasos tiajn tragediojn denove okazi. Ĵus vidinte vin, mi pripensis tiujn dolorajn tagojn, kaj tial mi savis vin."
"Franjo Zuo, vi certe forkuris, ĉu ne!" La knabino diris, kiu ŝajnis malsaĝa, "Kia estis vi post la forkuro?"
"Post … poste, mi venis al Haifeng, urbeto apud la Sudĉina maro, kaj kaŝe loĝis tie por periodo."
"Mi memoras tre klare, ke en la jaro 1926, en ordinara mateno, kiam la suno ankoraŭ ne leviĝis, unu junulo trovis mian loĝejon en sala marnebulo. Li diris, ke li estas Peng Pai7, kaj ke li fondos sovetan areon8 en Haifeng. Tiam mi ne sciis, kio estas soveta areo. Mi nur sentis, ke lia mieno estas trankviliga; antaŭe mi neniam vidis tian ĉi mienon. Mi elektis foriri kun li."
"Kiel tio menciita de la libro, vi trovis la kamaradojn, ĉu ne?"
"Simile, mi laboris kun Peng por kelkaj jaroj. Li vidigis al mi kelkajn librojn. La unuan fojon mi eksciis Marksismon, kaj ke la popolo kiel mi en doloro ne estas soleca sur la lando. Do mi aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio, kaj decidis la aspiron, por kiu mi tutvive strebis.
Zuo haltis por momenteto, "Hodiaŭ mi ankoraŭ strebas por ĝi."
"Poste mi venis al la Centra Komitato en Ŝanghajo kun Peng. Poste li estis murdita; do mi laboris en la Fako de Specialaj Servoj9 gvidata de Ĉefministro Zhou10. Mi ankoraŭ memoras la unuan taskon donitan de Ĉefministro Zhou, kiu estis …" Zuo subite haltis, "Aĥ, tio ne direblas."
"Poste mi moviĝis kun Ĉefministro Zhou al la Centra Soveta Regiono. La Centro de la Partio asignis al mi aferojn de la nenormalaĵoj."
"La nenormalaĵoj?" Aihong meditis pri tiu frazo, "Ĉu inkluzive de monstroj?"
"Jes, demonoj kaj fantomoj, diabloj kaj dioj. Ĉiuj el ili larĝasence estas nenormalaĵoj, vere ekzistantaj. Mia tasko estis lerni iliajn ecojn, kaj klarigis, kiel kontakti kun ili.
“Plue, mi finis la Longan Marŝon11 kun la Centro. Nu, se diri precize, mi estis tenata por iom da tempo de Zhang Guotao12. Tia estis Hu Di. Posttempe Zhang mortigis lin per veneno, tamen mi postvivis danke al la specialeco de mia korpo."
"Poste mi fine venis al Shanganning kun la Centro, kaj mi re homojhavis la okupon komencan. La Centro de la Partio decidis fondi la Unuiĝintan Fronton. Ni ankaŭ persvadis multajn nenormalaĵojn, ekzemple fantominoj kaj monstroj; ni vere gajnis ilian fidon. Poste ni eĉ fondis gerilan trupon de monstroj sur la montaro Taihang. Ankaŭ monstroj povis batali kontraŭ Japanio! Tio ja estis memorindaj tagoj." Dirante, Zuo Situ senkonscie ridetis.
"Do Franjo Zuo estas estro? Maljuna revoluciulo ekde la Longa Marŝo, ŝajnis tre forta!" Timo kaj konfuzo neniiĝis komplete, kaj la voĉo de Aihong ekhavis iom da gusto de sopiro.
"… Kion vi pensas. Se mi estus estro de la Centro, hodiaŭ mi ne falus tien ĉi. Mi nur faris iom da speciala laboro en tiu periodo. Post la fondo de la ŝtato, mi faris nenion gravan, kaj mi jam retiriĝis. Nun mi nur vagas ekstere sencele."
"Do … Franjo Zuo … via …" Aŭskultante la rakonton de Zuo, Aihong subite demandis, senkonscie ruĝiĝante.
"Aĥ, ĉi, ĉi tio …" Menciante ĝin, Zuo ankaŭ estis hontema, "Nia fako faris eksperimenton ĉefe por krei kunfluejon de du dimensioj, sed malsukcesis. En la loko mi suferis, kuŝonte en la malsanulejo por kelkaj tagoj. Kiam mi vekiĝis, tiu ĉi umaĵo jam troviĝis sur la korpo. Doktoroj ankaŭ ne sciis la kialon., ĉar ili ne povis dissekci min pro tio." Zuo Situ ne diris al Aihong, ke la umaĵo fakte estas aldona akcidento pro sia forkura plano. Simile ŝi ne diris al Aihong la detalojn de sia barakto en la vortico post la fondo de la ŝtato.
"Ve … mia vivo pasis al nun en konfuzo." Zuo milde faris epilogon por ĉio, kaj maldolĉe ridetis. Ĉiom da ondoj, ĉiom da emocioj, finfine koaguliĝis kiel tiu frazo.
Aihong pensis por momento, proksimiĝis, kaj donis al Zuo grandan kaj varman ĉirkaŭprenon. La du homoj nur simple ĉirkaŭprenis unu la alian, streĉe kapo al kapo. Tio ĉi estas la nura afero, kion Aihong povis fari. Tio jam estis sufiĉa.
Eble ĉi tiun nokton ŝi povis bone dormiĝi.
Kun okuloj fermitaj, en la vido neniam estis ĝena koŝmaro.
Trankvile dormiĝu, estro.
Trankvile dormiĝu, estro.
Mao Honglian saltis de la sidejo de la ŝipeto. Huang Ya jam dormiĝis. Tiu ĉi laca viro profunde dormis sur la seĝo. La rivero svingiĝis kiel lulilo, kaj fluis kiel lulkanto. Tamen, la same laca Mao ne povis dormiĝi. Kiam li fermis la okulojn, li tuj vidis koŝmaran scenon: Kun femuro pafita, la homo estis forĵetita apuden kiel mortinto, sur glacieca kota akvo, kun glacieca korpo. Damna perfidulo marŝis al la estro kun pafilo, sen kamaradoj helpemaj. La pafilo sonis, kaj ŝi falis.
"Trankvile dormiĝu, estro." Jen la lasta frazo, kiun Mao aŭskultis kiam li ankoraŭ havis konscion, sen kunteksto.
Revekiĝinte, li jam estis en dometo. Starante apude, Huang diris al li, ke la femuro jam estis bandaĝita kaj estas sekura sen infekto, sed eble estas sekvaĵoj, kun malfacila movado.
Ĝi estis bombasto. Kvankam la kruroj ne estis tiel flekseblaj, ili havis novan kapablon de veterprognozo. Antaŭ pluvo, la doloraj kruroj konsilis al li eviti.
La ŝipisto veligis la ŝipon, ne kiel ŝipisto sed kiel sorĉisto.
Rigardante lin veligi, Mao ekhavis ian strangan senton.
Li tro bone konis tian ĉi ŝipon. Laŭdire, ĝi kapablas nevidebliĝi, kaj la efiko aperus nur se blutipano injektus al ĝi EVE partiklojn.
Fakte ĝi nur malatentigas onin per miraklofaro. Kiel celo, ĉu kaptita, ĉu falsita, ĉu sendita de kontraŭuloj, ĝi neniam montras specialan reziston kontraŭ lasera armilo. Bruligite, ĝi ankoraŭ brulas. Tio signifas, ke ĝi nek faras lumon por iluzio nek ŝanĝas la direkton de lumo.
Plie, ĝi ne devas esti irigata de blutipano. Nur oni instalus al la motoro konvertilon inventitan de la Dua Mekatronika Fabriko de Ŝanhajo … aŭ rekte ŝanĝus la motoron, ĝia miraklofara efiko montriĝus sen bluotipulo. Mao sentis tion tre stranga. La aĵo jam uzis tian damnan sistemon dum la Korea Milito, tamen, en la 1980-aj jaroj, ĝia nura ŝanĝo eble estis internaj ornamaĵoj; ĝi preskaŭ ŝanĝis nenion, aŭ se diri precize, ĝi havis multe da ŝanĝo, sed bedaŭrinde ili estis malgravaj.
Huang ankoraŭ dormis.
Ironie, Mao estis anomali-teĥnikisto gajninta iom da premioj. Unu el ili estis pro tio, ke Mao dizajnis specialan ekipaĵon, kiu kapablas defore farigi plimulton da miraklofaraj nevideblaj ekipaĵoj senkontroliĝi kaj bruliĝi. Aliflanke, Huang detruis multajn kontraŭleĝajn spionajn ŝipojn en lia tuta vivo. Sed nune, la du homoj, kiuj tutvive malmuntis kontraŭleĝe enirantajn spionajn miraklofarajn ŝipojn, kontraŭleĝe eniris per miraklofara ŝipo al iu nuntempa kolonio. Komparate, ĝi ja estis damna surprizo.
"Nu, ni alvenis." La voĉo de la ŝipisto estis malklara kaj bizara, kies prononco tute malpravis, vere kvazaŭ li unuafoje parolus per homa vojo.
Jen Honkongo?
Ja, tre bele.
Mao Honglian subite sentis ian aflikton.
Li vekigis Huang per svingigo, "Rigardu."
Ekster la fenestro estis neonlampoj, kiuj flagris kun diversaj koloroj.
La vidaĵoj fleksiĝis kiel tio en defirmanta spegulo.
Li sciis, ke tio ĉi estis la flekso de lumo, kiu aperis kiam oni eliris de la subspaco.
La ŝipo malrapide proksimiĝis al la bordo, kie estis doko farita el ruĝaj brikoj, stratlampoj farita el fero kaj latuno, kaj ŝtona vojeto al la malproksima granda dormejo de la Kolegio, kiu estis tute malsama ol la pragmatismaj betonaj domegoj, je kiuj ili kutimis.
La ŝipisto svingis la manon, kaj sekve la tabulo aŭtomate eksteriĝis al la doko.
Mao kaj Huang marŝis el la ŝipo al la doko, prenis iom da pakaĵoj, kaj profunde sopiris.
Eble, vere finiĝos la vivo en tia ĉi loko.
Mao Honglian rigardis Huang Ya, malfermis la buŝon, sed diris nenion.