Kreditoj
Aŭtoro:
Bildoj:
Nandou.jpg fare de
Zarthustra.png kaj Ryan.png fare de
Enreta_Kunvenejo.x3d
Enreta Kunvenejo konstruiĝas
Nandou, ni asignos al vi taskon.

Bonvolu diri al mi, D-ro Zarthustra.

Vi estos importita al artefarita korpo, kaj plenumos la taskon kun movebla taska forto. La specifaj aferoj estos anoncitaj post decidado.

Senresponde 30 sekundojn
Ĉu vi havas demandojn?

Alivorte, mi faros la taskon en la "reala" mondo?

Jes.

Senresponde 1 minuton
Estas honoro por mi plenumi la taskon, D-ro Zarthustra.

Vi rajtas demandi pri io ajn.

Vi eble ne komprenos miaj pensoj, sed mi daŭre iom dubas pri la objektiva ekzisto de la "reala" mondo, doktoro.

Kial vi pensas tiel?

Mi nun respondecas pri la personara administrado kaj iu skriblaboro de la tuta situo. Mia ekzisto estas limitigita en la kiberspaco de la situa loka reto. Ĉiuj eksteraj enigoj, inkluzive de la daŭranta dialogo, laŭ mia opinio, ne povas fundamente pruvi la ekziston de la "realo". Eble la eksteraj enigoj vere devenas el la "realo", aŭ ĉi tiuj estas iluzioj provizitaj al mi por imiti la ekziston de la "realo". Pardonu al mi, doktoro, sed objektive mi ne povas komplete konfirmi la ekziston de vi kaj Ryan.

… Tre interesa ideo.

En mia memoro, kvankam mi profunde studis naturajn leĝojn de la "reala" mondo, kiuj pli aŭ malpli havas pruvojn kaj aplikojn, mi ne povas pruvi la objektivan ekziston de la "reala" mondo en mia mondo. Mi nur estas ĉeestanto. Mi ne povas konfirmi la aŭtentecon de la informoj ricevitaj, kiel elektronika ludo de D-ro Zarthustra. Ĉu vi komprenas min?

Ĉu vi diskutis similan ideon kun aliaj AIK-oj?

Jes, D-ro Ryan, kvankam Caihua havas pli multe da kontakto kun la "reala" mondo ol mi, ŝi ne havas perfektan respondon. Ŝi diris al mi, ke mia tasko ne postulas tian pensadon, pri kio mi memorigis sin. Tial mi ne espremis similan penson.

Do kio viaopinie povas konvinki vin pri la ekzisto de la reala mondo?

Mi ne scias, doktoro. Nun mi emas opinii, ke ĝi estas nepruvebla, ĉar mia konscio, aŭ tielnomita "animo" ne povas liberiĝi el mia mondo kaj rekte senti la "realan" mondon. Tio sonas kiel ideismo, sed se mi ne povas senti la ekziston de la "reala" mondo sen iu medio, mi ne povas konvinki sin pri ĝia ekzisto.

Kaj mi opinias, ke la klarigo ankaŭ taŭgas por la homaro. Via konscio estas limigita en la reto konsistanta el neŭronoj en la cerbo, kaj same ne povas rekte senti la "realan" mondon. Vi ne povas pruvi la aŭtentecon de la signaloj ricevitaj de via informa ricevilo. Eble, kiel vi asertis, mi povus interagi kun la "reala" mondo per la mekanika korpo kaj vivi kun vi per la korpo, aŭ plue, mi povus iĝi unu el vi, kaj havus samajn rajtojn kaj devojn kiel vi, sed ĉi tiu problemo ĉiam nesolveblas. Kaj homoj nur esperante kredas la ekziston de la "reala" mondo, ĉu ne?

AVERTO
Nandou.aic, bonvolu noti, ke la Etika Komitato observas vian konduton. Ĝi estas la unua averto.
Ne estu tre nervoza. Mi incitis la demandon. Ni povos forigi tiun ĉi parton de la enhavo se necese.

Eble ni povas uzi la dialogon por riveli novan temon. Kio pri kontakti la Patafizikan Departementon?

AVERTO
Mi nur estas avertanto. Bonvolu sendi la rilatan raporton al la Etika Komitato laŭeble plej baldaŭ.
Senprobleme. Ĉu vi havas pliajn vortojn?

Ĉu mi povus uzi la mekanikan korpon por ludi elektronikan ludon kun D-ro Zarthustra?

Jes, se vi volus.

Bonege, ĉu mi rajtas demandi, kio estas mia specifa tasko?

La taska bulteno alŝutiĝas. Ni instalos eksterajn programojn por la plenumo de la tasko. Vi bezonas agordi ilin.

Senprobleme, sed ĉu mi povus reteni la registrojn de la tasko?

Ĝi dependas. Ni devas submeti memkritikojn al la Etika Komitato, sed mi provos fari mian plej bonan.

Mi komprenas.
Estas alia afero, D-ro Ryan. Ĉu mi povus doni konsilon?

Kio?

Ne diskutu filozofian problemon kun artefarita intelekto.

Enreta_Kunvenejo.x3d
Nandou.aic eksterretiĝis