SCP-017 (Esperanto)
rating: +1+x
blank.png
SCP-017.jpg

Parto de la arkivo de SCP-017

Objekta N-ro: SCP-017

Objekta Klaso: Ketera

Specialaj Entenaj Procedoj: SCP-017 estas entenata en akrila vitra kaĝo, je 100 cm × 50 cm × 50 cm, pendante en centro de betona ĉambro mezurita je 6 m × 6 m × 4 m. Alfiksitaj al la muroj, plafono kaj planko de la ĉambro estas tre intensaj arkolampaj lumĵetiloj direkte montrante la akrilan kaĝon, por garantii, ke SCP-017 estas konstante eksponata al lumo el ĉiuj anguloj. Personaro asignita al la regoĉambro de SCP-017 devas monitori la funkcion de la lumĵetiloj kaj la kriza generatoro, kaj voki por konservado tuj post malkovro de finbrulo de lampo aŭ problemo pri la generatoro.

La unika cirkonstanco, ke personaro estas permesita eniĝi, estas anstataŭigi lampojn. Personaro eniĝanta al la ĉambro estas postulita por vesti la specialan plenkorpan reflektan kostumon, kaj devas esti avertitaj ne paŝi antaŭ funkciantaj lumĵetiloj.

Priskribo: SCP-017 estas homforma figuro 80 centimetrojn alta proksimume, anatomie simila al malgranda infano, sed sen rimarkeblaj identigaj trajtoj. SCP-017 ŝajnas komponi el ombra, fumeca vualo. Neniu provo trovi iun objekton sub la vualo estas sukcesa, sed la ebleco ne estas ekskluzivita.

Reago de SCP-017 al ombroj ĵetitaj estas tuja kaj rapida. SCP-017 kaptas la objekton ĵetantan la ombron kaj komplete ĉirkaŭas ĝin en sia vualo, kaj poste ĝi revenas al sia normala dimensio, postlasante neniun spuron de la objekto.

Aldonaj Notoj: Personaro kun BETA permesilo aŭ pli alta ankaŭ devas vidi dokumenton #017-1.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License