fare de qntm kaj CptBellman
Objekta N-ro: SCP-055
Objekta Klaso: Ketera
Specialaj Entenaj Procedoj: La objekto estas tenata ene de kvadrata ĉambro, je kvin (5) metroj × kvin (5) metroj × du komo kvin (2,5) metroj, konstruita el cemento (kvindek (50) centimetrojn dika), kun kaĝo de Faraday ĉirkaŭanta la cementajn murojn. Enirejo estas peza entena pordo, mezurita je du (2) metroj × du komo kvin (2,5) metroj, kaj konstruita sur lagroj por garantii aŭtomatajn fermadon kaj ŝlosadon krom se ĝi estas malfermita intence. Sekurecaj gardistoj ne devas esti senditaj al la ekstero de la ĉambro de SCP-055. Estas plu proponita, ke ĉiu personaro konservanta aŭ studanta aliajn SCP-objektojn en la najbaraĵo provu konservi distancon de almenaŭ kvindek (50) metroj de la geometria centro de la ĉambro, dum tio ĉi estas akcepteble praktika.
Priskribo: SCP-055 estas "mem-tenanta sekreto" aŭ "malmemeo". Informoj pri la fizika aspekto, naturo, konduto kaj origino de SCP-055, eatas mem-sekretigantaj. Alivorte:
- Kiel Situo-19 komence akiris SCP-055, estas nesciate.
- Kiam SCP-055 estis akirita, kaj de kiu, estas nesciate.
- La fizika aspekto de SCP-005 eatas nesciata. Ĝi ne estas nepriskribebla, aŭ nevidebla: individuoj estas perfekte kapablaj eniĝi al la entenejo de SCP-055 kaj observi ĝin, fari mensajn kaj skribajn notojn, fari skizojn, fotografi ĝin, kaj eĉ fari sonajn/videajn registrojn. Ampleksa registro de tiaj ĉi observoj estas en arkivo. Tamen, informoj pri la fizika aspekto de SCP-055 "likas" eksteren de homa menso baldaŭ post tia ĉi observo. Individuoj taskitaj por priskribi SCP-055 trovas siajn mensojn malklariĝanta kaj perdas intereson pri la tasko; individuoj taskitaj por skizi kopiaĵon de fotografaĵo de SCP-055 estas nekapabla memori, kiel la fotografaĵo aspektas, kaj ankaŭ esploristoj superrigardantaj tiujn testojn. Sekureca personaro, kiuj estas observinta SCP-055 per kameraoj de fermita cirkvita televido, laciĝas post plena ŝanĝo kaj efektive forgesas ĉion pri la eventoj de la antaŭaj horoj.
- Kiu permesis la konstruadon de la entena ĉambro de SCP-055, kial ĝi estis konstruita tiamaniere, kaj kio eble estas la celo de la priskribitaj Entenaj Procedoj, estas tute nesciate.
- Kvankam la entenejo de SCP-055 estas facile alirebla, ĉiu personaro en Situo-19 ne havas scion de la ekzisto de SCP-055 dum pridemandado.
Kaŭzonte multe da konsterno, ĉiuj de tiuj ĉi faktoj estas periode remalkovrita, ordinare de harzadaj legantoj de tiu ĉi dosiero. Tiu ĉi stato de koncerno maksimume daŭras minutojn, antaŭ ol la afero estas simple forgesita.
Multo da scienca datumo estas registrita el SCP-055, sed ne povas esti studita.
Almenaŭ unu provo estis farita por detrui SCP-055, aŭ eble movi ĝin de entenado en Situo-19 al alia situo. Tio ĉi malsukcesis pro kialoj nesciataj.
SCP-055 eblas kaŭzi seriozan fizikan minacon kaj fakte eblas esti mortiginta centojn da personaro, kaj ni ne scius ĝin. Certe ĝi kaŭzas gigantan memetikan/mensan minacon, tial ĝi estas klasifikita kiel Ketera.
Dokumento #055-1: Analizo de SCP-055
La aŭtoro prezentas la hipotezon, ke SCP-055 neniam estis formale akirita de ████████████ ████████ kaj fakte estas aŭtonoma aŭ teleregita agento enigita al Situo-19 de neidentigita tria flanko por unu aŭ tuto de la jenaj celoj:
- silente observi, aŭ interveni kun, aktivadoj en Situo-19
- silente observi, aŭ interveni kun, aktivadoj en aliaj SCP-lokoj
- silente observi, aŭ interveni kun, aktivadoj de la homaro tutmonda
- silente observi, aŭ interveni kun, aliaj SCP-objektoj
- silente observi, aŭ interveni kun, ████████████
Neniu ago kontraŭ ĉiu de tiuj ĉi eblaj minacoj estas proponita, aŭ fakte teorie ebla.
Alaĵo A:
He, se tiu ĉi aĵo vere estas "malmemeo", kial la fakto, ke ĝi estas "malmemeo", ne viŝiĝas? Ial ni certe malpravas pri tio. Atendu unu minuton, Kio okazus, se ni farus notojn pri tio, kio ĝi ne estas? Ĉu ni memorus tion? Bartholomew Hughes, NSA
Dokumento #055-2: Raporto de D-ro John Marachek
Esplorteamo #19-055-127BXE estis sukcese kapabla eniĝi al la entenejo de SCP-055 kaj certigi la aspekton, kaj iagrade la naturon de la objekto. Notoj estis faritaj laŭ la metodologio de la projekto (vidu ████████████), post kiam la entenejo estis hermetikigita denove.
Jen ekstrakto de transskribaĵo de raporto de la personaro:
D-ro Hughes: Bone, mi bezonos demandi al vi kelkajn demandojn pri numero 55 nun.
███████: Numero kio?
D-ro Hughes: SCP-objekto 55. La objekto, kion vi ĵus ekzamenis.
███████: Hm, mi ne scias, pri kio vi parolas. Mi ne pensas, ke mi havas numeron 55.
D-ro Hughes: Bone, do, ███████, Mi deziras, ke vi diros al mi, kion vi faris.dum la lastaj du horoj.
███████: Kio? Mi… <la subjekto ŝajnas malkomforta> … mi ne scias.
D-ro Hughes: Bone, do, ĉu vi memoras, ke ni ĉiuj konsentis, ke ĝi ne estis sfera?
███████: Ke kio ne estis… Ho! Prave! Tute ĝi ne estas ronda! Objekto 55 ne estas ronda!
D-ro Hughes: Do nun vi rememoras ĝin?
███████: Nu, ne. Mi signifas, ke mi ne scias, kio ĝi estas, sed mi scias, ke tie estas io. Ĝi estas io, kion vi ne povas rememori. Kaj ĝi ne estas sfero.
D-ro Hughes: Atendu unu minuton. Kio ne estas sfero?
███████: Objekto 55.
D-ro Hughes: Objekto kio?
███████: Doktoro, ĉu vi memoras, ke vi konsentis, ke io ne estas formita kiel sfero?
D-ro Hughes: Ho, prave!
Ŝajnas, ke estas eble memori, kio SCP-055 ne estas (neadoj de fakto) kaj ripete dedukti ĝian ekziston el tiuj ĉi memoroj.
Personaro rilatigita en Esploro #19-055-127BXE raportis mezajn nivelojn de misorientiĝo kaj psikologian traŭmato koncerne kun cikloj de ripeta memoro kaj forgeso de SCP-055. Tamen, ne longatempaj kondutaj aŭ sanaj problemoj estis observitaj, kaj psikaj taksoj de la esplora personaro montris samajn raportojn de tiu ĉi doloro velkanta iom post iom.
Rekomendoj: Eble estas farinde sendi al ĉiu grava situo almenaŭ unu stabanon kapablan memori la ekziston de SCP-055.
Sekva: Ni Bezonas Paroli Pri Kvindek Kvin