SCP-1922-J (Esperanto)
rating: 0+x
blank.png
scp1922j-1.jpg

Rekomendita ago en renkonto kun SCP-1922-J1

Objekta N-ro: SCP-1922-J

Objekta Klaso: Primitiva

Specialaj Entenaj Procedoj: Ni unuiĝu por la finado de tiu ĉi sovaĝa sistemo de registaro. La tuto de la personaro devas kuniĝi kaj renversi la tiranan burĝaron. La personaro devas ne esti mistifikita de kapitalisma trompo. Movebla Taska Forto Omega-15 "Kamaradoj" estas taskita por kunvenigi la proletaron al laborsindikato. Ajna personaro, kiu estas malkovrita kunlabori kun subtenantoj de SCP-1922-J, estos sendita al Gulago-192. Ĵuro fini la tiranecon de la dolaravidaj limakoj de Usono devas esti deklamita ĉiutage.

Priskribo: SCP-1922-J estas malforta kapitalisma sistemo daŭrigata de la avaraj okcidentaj oligarkoj. Ĝi klopodas sklavigi la ordinarajn laboristojn per la dogmaro de SCP-1922-J-1, kaj senigi ilin je la fruktoj de ilia laboro.

SCP-1922-J konsistas el libermerkata ekonomia sistemo kun tro malmulta interveno de registaro. SCP-1922-J kaŭzas disiĝon inter la supera klaso kaj la malsupera klaso, tion usonaj hundoj uzas por iliaj diversaj kulpoj. Esploristoj estas konkludintaj, ke tiu ĉi sistemo estas ilo uzita de kapitalismaj hundoj regi la publikon por iliaj personaj profitoj per manipulado de la publika penso pri iliaj personaj ideologioj de konsumismo kaj liberecanismo, tiel ke ili devigas la filinojn de la proletaro prostituitiniĝi, kaj trinkas la sangon de infanoj.

SCP-1922-J-1 [DATENOJ FORIGITAJ] estas nomita "la Opio de la Amasoj".

Alaĵo SCP-1922-J: De nun, nia glora organizo estos nomita la Unio de Sekurigaj, Entenaj kaj Protektaj Socialismaj Respublikoj. - Superrigardanto de la USEPSR, Plej Granda Kamarado #1

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License