Objekta N-ro: SCP-CN-1976
Objekta Klaso: Sekura
Specialaj Entenaj Procedoj: SCP-CN-1976 estas entenata en norma entena ŝranko en la sekuro-klasa entena regiono de Situo-CN-02. Legi SCP-CN-1976n devas havi skribitan peton de du dungitoj super 3-a nivelo. Kiam oni legas la vortojn, la legantoj ne povu soni per la buŝoj. Tiuj, kiuj estas influataj de SCP-CN-1976, devu esti entenataj en sonizola norma entena ĉambro de la homforma objekto; ajnaj postuloj pri muziko devas ne esti konsentataj al li. Krome, la enketo fare de la Fondaĵo al la grupo je intereso “Simkopa Simfonio” ankoraŭ estas daŭranta.
Priskribo: SCP-CN-1976 estas unu libro Vortoj De Maŭ Zedong je sesdek-kvarona formato, eldonita en la jaro 1969, sur kio estas akva makulo。La vortoj, ke "la revolucio ankoraŭ ne sukcesas, mi dormados kun mia violono", estas skribitaj sur la titolpaĝo.
Kiam unu homo voĉlegas la enhavon, li predos konscion pro la mallonga nesufiĉeco de cerba sangoprovizo. Kiam rekonsciiĝi, li rimarkos enton kun uniformo de la ruĝa gardanto dum la Kultura Revolucio, kiu ento nur povas esti observata direkte de la influito. La neinfluito povas observi la enton per COLLICULUS, sed ne kapablas interveni je ĝia ago. Tiam la influito observos la enton ludi violono kaj kanti la kanton La Ruĝa Gardanto Sur Herbejo Renkontis Prezidanton Maŭ。Kiam la influito provas interagi kun la ento, la ento malaperos el vido de la influito, sed la sono de la muzikilo kaj kanto malaperos ĝis la fino de la kanto. Dum la ento malaperas, estas ne ajna rezulto pri la trovado al origino de la sonon. La influito priskribas, ke la sono "alvenas el tutaj direktoj".
Kiam la muziko finiĝas, en SCP-CN-1976 aperos pecoj da paperaj folietoj skribitaj (vidu Aldonaĵon Ⅰ). La influito interesiĝos pri historio de la ĈPR de la jaro 1966 al 1976, kaj pretendas, ke li estas membro de organizo nomiĝi “Sinkopa Simfonio (Syncope Symphony)”, lernonte la faman kanton dum la Kultura Revolucio de Ĉinio. Kiam la influito ellernas kaj ekludas ĉi tian kanton, tiuj, kiuj iĝas senŝiemaj por longa tempo, ekstreme difektos je la vizaĝoj kaj aperigos la misformaĵon, ekzemple ekstra ventriklo, pli multaj fingroj, pligrandiĝo de la volumeno kaj pezo de krania kavo, plue elkreskis abdomena organo, kio estas kapabla sendi aŭ ricevi la radio-ondojn ĉirkaŭ 2.4 al 3.6 GHz.
Alaĵo: Vorta Ekstrakto de la paperaj folietoj aperinta en SCP-CN-1976
La revolucio ankoraŭ ne sukcesas, sed ĉi tiuj malhomoj, kiuj nomas sin kiel homaro, jam triumfis. Ili pretendas subteni O5-9n, sed fakte enkarcerigis lin. Ni estas kritikitaj kaj denuncitaj. Tiuj fiuloj plimultaj, kiuj havas kvin manfingrojn kaj piedfingrojn, tretas nin, la originan homaron; ni malvenkas.
Tiuj luktoj jam komenciĝis en la frua periodo de la liberiga milito. Al popolamaso, ni jam estis malhomaj de longa tempo, kiuj ekzistas malsama kiel normalaĵo. Mi ne povis direkte aperi antaŭ popolamaso, nur kapablis intenci restarigi ĝin al la origina stato, sed ni vere malsukcesas. Nun ni estas la fantomoj kaj demonoj, la diabloj kaj monstroj, kiuj nur povas esti kritikataj kruele de ili…
Mi havas malmulte da hobioj, nur ŝatas ludi la violonon. Aŭ estroj aŭ novaj soldatoj ŝategas min ludi ĉi tion. Mi ankoraŭ volas kontinui …sed la jaro 1976 estas tro malbona: la tertremo en Tanŝango, la morto de O5-9. Ni jam piedis fidon, adiaŭ.
Ni dormados kun mia violono en la flava rivero, lasu ĝin, la normala stato akiros la protekton.
Ĉu mi konas la kadavron en la akvo?
Mi ne konas la kadavron en la akvo.
Mi konas…Mi ne konas…mi?
Forgesu forgesu forgesu forgesu forgesu…do revenu al la Suda Lago.