SCP-EO-138
rating: +1+x
blank.png
musho.png

Restanta SCP-EO-138, el la video de la evento SCP-EO-138-002

Objekta N-ro: SCP-EO-138

Objekta Klaso: Eŭklida

Specialaj Entenaj Procedoj:
SCP-EO-138 estu entenita en ŝtalbetona ujo 10 metrojn longa, larĝa, kaj alta, sur kies interna surfaco tute estu kovrita per blanka maldensa polietena plato 5 centimetrojn dika. La materialo de la enirejo, elirejo, drenejo kaj aera elirejo estu densa polieteno; ekster la enirejo kaj elirejo estu metitaj vestejo kaj bufrejo, de kiuj la fermo kaj malfermo estu kontrolataj de membroj de la centra kontrolejo. Sur la supro de la ujo estu metitaj 2 aroj da lumantaj aparatoj kaj 4 aroj da gvatiloj, inter la supra ŝtalbetona surfaco kaj la maldensa polietena plato estu metitaj 4 aroj da lumantaj aparatoj. Por monitori la objekton, ekster la ujo estu metita 1 aro da transruĝaj termikaj fotografiloj.

En la centro de la ujo estu metita unu blua maldensa polietena kuvo 60 centimetrojn diametra kaj 20 centimetrojn alta, kaj enverŝu al ĝi akvon de 30 litroj. Ĉiun trian tagon la kuvo estu elmovita kaj anstataŭigita per alia kuvo. Ĉiun sepan tagon la objekto estu nutrita per vivanta 90-120 kilogramojn peza porko aŭ ŝafo, kaj neniigu la fekaĵojn kaj la restaĵojn de manĝaĵoj.

La fekaĵoj kaj la restaĵoj estu puŝitaj al la bufrejo per blua ŝovelilo farita el maldensa polieteno. Post la plenumo de la purigo en la ujo, la purigistoj eniru al la bufrejo, kontinuu post la fermiĝo de la enirejo kaj elirejo, enpaku per blua polietena kanvaso la fekaĵojn kaj la restaĵojn, kaj metu ilin en la kanalon. Antaŭ eniri al la ujo, personaro vestu sin per la bioĥemiaj protektaj vestaĵoj faritaj laŭ la naturo de la objekto, kaj komuniku kun dungitaro de la centra kontrolejo per mikrofono; antaŭ la eliro, la personaro duŝu sin per 120 sekundoj en buŝejo apud la bufrejo; post la eliro, la protektaj vestaĵoj estu rekolektitaj kaj purigitaj. Purigante, krom malpuraĵojn nepurigitajn, kontrolu eblajn difekton, senkoloriĝon kaj tiel plu.

Krom malmultaj specimenoj restintaj, la traktitaj fekaĵoj kaj restaĵoj estu fajritaj en temperaturo de pli ol 2000℃. Likvo kolektita el la kuvo kaj la duŝejo estu metita en kalcian sulfaton, kaj estu fajrigita post formiĝi kiel koto.

Priskribo:
SCP-EO-138 estas muŝo 122 centimetrojn longa, kies karakterizaĵoj estas similaj al tiuj de borda muŝo1, kun ruĝaj komponitaj okuloj, nigra korpo kaj evidenta skleriĝo2, kies antaŭaj piedoj specialiĝas kiel predaj piedoj3, kaj kies buŝpartoj apartenas al la leka tipo4. Laŭ la nunaj mezuritaj datumoj, la plej alta rapideco de flugado estas 405 kilometroj po horo. La forto de krampado de la antaŭaj piedoj ankoraŭ ne estas mezurita precize, sed laŭ konjekto estas pli ol 3000 funtoj.

La salivo kaj fekaĵo de SCP-EO-138 estas alte korodema. Nun estas konfirmite, ke ĉiuj substancoj ekster polieteno povas esti koroditaj. La origino de la korodeco estas speco da organika acido, kies ĥemia formulo ankoraŭ ne estas klarigita. Ankaŭ la substanco, kiu estas kapabla efike neŭtrigi, ne estas trovita. Pro tio, ke la objekto lekas la entenan ĉirkaŭaĵon je alta frekvenco entenate, la gvatiloj kaj lumantaj aparatoj ofte difektiĝas; tial la metodo de gvatado kaj lumigado jam estis reguligita.

Entenate, SCP-EO-138 atakas ĉiun movantan objekton de la volumeno je 238.33 kubikaj centimetroj en la videbla amplekso, malgraŭ tio, ĉu ĝi estas vivaĵo; krom en tri specoj de situacioj:

■ La objekto estas fekaĵo de SCP-EO-138 aŭ estas poluita de fekaĵo de SCP-EO-138

■ La objekto estas tute dissolvita pli ol 174 sekundojn de fekaĵo aŭ salivo de SCP-EO-138

■ La objekto estas, detale analizite per la kolora modelo RVB, tiom blua: Ruĝo<19, Verdo<68, Bluo 118 - 255, Heleco/Kontrasto 38% - 71%

Tial uzitu polieteno en la bioĥemiaj protektaj vestaĵoj, la kuvo kaj la ŝovelilo. Krome la koloro estu konforma al la antaŭa amplekso, inkluzive de tiu de la maskoj de la vestaĵoj.

La fekaĵo estas malhelruĝa, kies korodeco malaltiĝas laŭ la sekeco. La salivo estas senkolora kaj travidebla. Ĉasinte, SCP-EO-138 dissolvas la ĉasiton en flavan likvon kaj sorbas. Iam estas la restaĵoj, kies korodeco ankaŭ malaltiĝas laŭ la sekeco.

SCP-EO-138 estis perkutita de senpilota aviadilo, kondukante al tio, ke la dekstra antaŭa flugilo kaj la dekstra mezpiedo difektiĝis, sed reboniĝis post 38 tagoj, kio estas kontraŭ la normalaj scioj de entomologio5. Eĉ nun estas konjektite, ke SCP-EO-138 estas la nura individuo, sed ankoraŭ enketas oni, ĉu esti aliaj individuoj aŭ aroj.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License