SCP-EO-142
rating: +1+x
blank.png

Objekta N-ro: SCP-EO-142

Objekta Klaso: Sekura Ketera Neŭtraligita

Specialaj Entenaj Procedoj:

La objekto jam entenis sin sub la grundo de ████ en la Gobia Dezerto. Pro la malgranda ebleco, ke la objekto reviviĝus, la objekto estis reklasifikita kiel Neŭtraligita.

Priskribo:

SCP-EO-142 estas militgrupo konsistanta el ████ skeletoj, homaj kaj ĉevalaj. La Fondaĵo determinis per la armiloj kaj la "slogano", ke ĝi estis la "Blankĉevalaj Volontuloj" (ĉine: 白馬義從) en la lastaj jaroj de la orienta Han-dinastio1.
La objekto movas je altega rapideco, kies plej alta rekordo observita estas 20 50 70 1██ kilometroj po horo. Rapide movante, la objekto faras sonojn, kiuj konsistas el lingvo nekonata sed povas esti komprenita nenormale, kies signifo estas "Kien la justeco venas, viva aŭ morta mi sekvas; la blua ĉielo povas juĝi, la blanka ĉevalo estas pruvo" (ĉine: 義之所至,生死相隨;蒼天可鑒,白馬爲證). Estas atentinde, ke en ĉiu ekzemplero troviĝas neniu voĉa organo. La objekto eble havas kapablon malfunkciigi pafilegojn por defendo. Escepte de SCP-EO-142-1, kun ĉiu ekzemplero ne troviĝas memkonscio.
La objekto unue estis observita en la arĥeologia loko de Jieqiao en Sintaj, Hebejo, Ĉinio. Kiam Esploristo Xu preteriris pro laboro, tie aperis skuo malgranda; sekve la objekto rampis el la grundo. Xu ĝustatempe sciigis al la Fondaĵo, kaj la Fondaĵo sendis entenan grupon, laŭeble kontrolis la objekton en fiksa areo, informis la lokan registaron por evakuigi la lokajn loĝantojn, kaj traktis la sciantojn ekster la Fondaĵo per A-klasa amneziigilo.
SCP-EO-142-1 estas speciala ekzemplero el la objekto, kiu havas iom da memkonscio kaj povas havi simplan parolon kun homo. La ekzemplero ŝajnas ekstreme malamika al homoj sen ĉina identeco. La metodo de rekonado estas nesciita. Estas observite, ke la agoj de aliaj ekzempleroj el la objekto, inkluzive de movoj, plirapidiĝoj kaj haltoj, estas 0,3 ĝis 0,5 sekundojn pli malfrua ol SCP-EO-142-1; estas konjektite, ke la aliaj rigardas sekvadon al SCP-EO-142-1 kiel sian modelon. Sed ĉar SCP-EO-142-1 montras fortan malamikon al plimulto de la personaro, nun nur Esploristo Xu estas sendita por komuniki kun SCP-EO-142-1.
Alaĵo:
La objekto nenormale aktivis en la 5-a de majo, 201█. La objekto forlasis la kontrolatan areon de la Fondaĵo, rapide movante norden, kies rapideco plialtiĝis de komence observita 50 kilometroj maksimume po horo al 70 kilometroj po horo. La Fondaĵo tuj sendis trupon por barado (vidu la registron de Evento EO-142).

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License