Objekta N-ro: SCP-EO-171
Objekta Klaso: Eŭklida
Specialaj Entenaj Procedoj: Pro nemovebleco de SCP-EO-171, ĝi estu entenata loke. Mezlernejo ██████, en kiu SCP-EO-171 estas, jam deklaris eternan fermon al la publiko, kaj ŝirmiĝis per klarigo de grandarea ĥemia danĝero. En la mezlernejo Situo-EO-244 konstruiĝis por pli bona entenado kaj esplorado de SCP-EO-171. Escepte pro la postulo de eksperimento pri SCP-EO-171, ĉiam ajn la pordoj kaj fenestroj de la objekto restu fermitaj. Eksperimentoj pri SCP-EO-171 estu permesitaj de 3-nivela personaro.
Post Evento EO-171-A, personaro enirinta al SCP-EO-171-1 restadu en SCP-EO-171-1, ĝis la personaro transportiĝos reen al SCP-EO-171 je 12:25 posttagmeze en la tempo de SCP-EO-171-1. Ne sekvu SCP-EO-171-2 individuojn.
Post Evento EO-171-B, personaro ne rekte fizike kontaktu SCP-EO-171-2 individuoj.
Priskribo: SCP-EO-171 estas klasĉambro, kiu apartenis al Mezlernejo ██████ (nuna Situo-EO-244) en la urbo ██████, Ĉinio. SCP-EO-171 estas la 3a klasĉambro en la orienta parto de la 3a etaĝo de la instrua konstruaĵo de la gradoj 10a kaj 11a. Tra la vitra fenestro oni povas observi la internajn meblojn: 52 serioj da skribtabloj kaj seĝoj, nigra tabulo, elektronika instrua platformo kaj ceteraj porinstruaj instalaĵoj, kiuj estas tute samaj kiel tioj de normala klasĉambro. Ĉiuj objektoj en SCP-EO-171 estas nemoveblaj kaj nerompeblaj.
Kiam vivanta homo eniras al SCP-EO-171, la nenormala naturo de la objekto okazos, escepte en la senefika tempo de la objekto. Animaloj, objektoj kaj kadavroj ne kapablas aktivigi la objekton. Alikaze, la enirinto tuj transportiĝos al SCP-EO-171-1, la interno de la objekto iĝos tro malhela por observo, kaj la pordoj kaj fenestroj ŝlosiĝos kaj ne malfermeblos. Malsukcesis ĉiuj provoj observi aŭ perforte eniri la internon dum la aktiveco de SCP-EO-171. Unu horon post la transporto, la enirinto transportiĝos reen al SCP-EO-171, kaj la objekto resanĝiĝos. Poste la objekto estos nenormala por 45 minutoj.
SCP-EO-171-1 estas klasĉambro, kies internaj mebloj estas tute samaj kun SCP-EO-171. Tamen, sur skribtabloj interne de SCP-EO-171 aperas librojn kaj lernejaĵojn necesajn por lecionoj de certa fako, kaj unu SCP-EO-171-2 individuo staras en la klasĉambro. La libroj sur la skribtabloj rilatas la individuon, por kies detaloj vidu Alaĵon EO-171-Ⅰ. Objektoj interne de SCP-EO-171-1 ne povas repreniĝi al SCP-EO-171. La ekstero de SCP-EO-171-1 estas blanka malpleno, pro kio estas konjektite, ke SCP-EO-171-1 ne ekzistas en la bazlinia universo. La pordoj kaj fenestroj de SCP-EO-171-1 ne povas malfermiĝi aŭ rompiĝi. Nur unu el SCP-EO-171-2 povas malfermi la pordojn kaj fenestrojn.
Sendepende de la tempo de la eniro, kiam la enirinto transportiĝas al SCP-EO-171-1, la tempo interne de SCP-EO-172-1 estas 11:25 antaŭtagmeze ĉiufoje, de kiu SCP-EO-171-2 individuo instruas kurson ĝis 12:05 posttagmeze. Poste la individuo foriros de SCP-EO-171-1 tra la antaŭa pordo, kaj tiam iĝos nevidebla. Estas pruvite, ke foriri kun SCP-EO-171-2 estas fareble, por kies detaloj vidu Eventon EO-171-A. La enirinto transportiĝos al SCP-EO-171 je 12:25 posttagmeze, eĉ parolante kun la individuo.
SCP-EO-171-2 estas aro de ses homformaj entoj, nomitaj de SCP-EO-171-2-α ĝis -ζ. Ĉiuj individuoj estas pruvitaj kiel instruistoj de Mezlernejo ██████, kiuj malaperis dum la malkovro de SCP-EO-171. Por la detalan staton de SCP-EO-171-2 vidu Alaĵon EO-171-Ⅰ. La enirinto povas haltigi la individuon kaj komuniki kun ĝi, sed dum rekta fizika kontakto la individuo grade nevidebliĝas en la formo de [DATENOJ FORIGITAJ] inter 7 - 12 sekundoj kaj en ĉiu seĝo aperos SCP-EO-171-4 individuo, por kies detaloj vidu Eventon EO-171-B. Nerekta fizika kontakto1 ne kaŭzas la efikon.
Ĉiuj, kiuj revenas de SCP-EO-171-1, estas nomitaj SCP-EO-171-3 kaj dividitaj en ses specoj laŭ la individuo, kiun oni rekontis, nomitaj de SCP-EO-171-3-α ĝis -ζ. Jen ecoj de SCP-EO-171-3:
- La nivelo de la fako, al kiu apartenas la kurso en SCP-EO-171-1, evidente plialtiĝos;
- La konduto grade samiĝos kiel tiu de la individuo renkontita; Inter 15 - 30 tagoj ĝi estos tute sama al tiu de la individuo.
SCP-EO-171-4 estas 52 individuoj, kiuj aperas post rekta fizika kontakto kun SCP-EO-171-2 individuo. Ĉiuj de SCP-EO-171-4 estas homformaj individuoj konsistantaj el nigra fumo kaj estas malamikaj al la enirinto. Ĉiu fizika atako al SCP-EO-171-4 estas senutila. Aspekte ĉiuj de SCP-EO-171-4 estas ekstreme similaj al studentoj de la klaso ██a de la grado 11a, Mezlernejo ██████, kaj ĉiuj studentoj jam malaperis dum la trovado de SCP-EO-171. Vizaĝajn trajtojn de SCP-EO-171-4 ne estas rekoneblaj pro ekstrema malklareco. Por pliaj informoj pri SCP-EO-171-4 vidu Eventon EO-171-B.
Alaĵo EO-171-Ⅰ: Detala priskribo pri SCP-EO-171-2
Kodnomo | Fako Instruata | Figuro | Konduto |
---|---|---|---|
SCP-EO-171-2-α | La Ĉina | Inseksa homo en aĝo inter 30 kaj 40, alta je ĉirkaŭ 1,60 metroj | Malrapide paroli dum leciono, ordinare kun rideto sur la vizaĝo |
SCP-EO-171-2-β | Matematiko | Virseksa homo en aĝo de ĉirkaŭ 40, alta je pli ol 1,60 metroj | Kun serioza mieno, emi ripeti admonajn vortojn dum leciono |
SCP-EO-171-2-γ | La Angla | Virseksa homo en aĝo inter 20 kaj 30, alta je ĉirkaŭ 1,65 metroj | Ĉirkaŭiri senĉese dum leciono, fingroklaki aŭ aplaŭdi menciante ion ŝlosilan, ofte citi klasikaj ĉinajn poemojn, kutime uzi seninterrompan skribadon, kaj skribi la literojn g, y k.c. tre troige |
SCP-EO-171-2-δ | Fiziko | Virseksa homo en aĝo inter 50 kaj 60, alta je pli ol 1,70 metroj | Malrapide paroli dum leciono, paroli la mandarenan kun iom da loka akĉento, havi humurosenton |
SCP-EO-171-2-ε | Ĥemio | Virseksa homo en aĝo de pli ol 30, alta je ĉirkaŭ 1,65 metroj | Okaze dum leciono enkonduki ion eksterteman, kiu ĝenerale estas vortoj pri scienco |
SCP-EO-171-2-ζ | Biografio | Inseksa homo en aĝo de pli ol 30, alta je ĉirkaŭ 1,60 metroj, diketa | Ridante mencii [DATENOJ FORIGITAJ] dum leciono |